Pri Emerituloj
de Steven K. SMITH
septembro, 2002
Kvazaux la tag' kiu sekvas la nokton
Aliuloj sekvos la plu-pasantojn
"Individulo mortos,
la raso dume dauxros..."
Tiel diris la poeto.
Simile la laborantaro dauxros
Malgraux la paso de iu laboranto.
Se indas la laboro, lauxdu la laboranton.
La subtenon de vivo helpas laboro
Kelkfoje la laboro eble indas
Nur aux cxefe por subteni vivon.
Sed cxiu kontribuas ties eron
Al la tuta afero de homaro.
Cxu modesta purigisto,
Cxu impona sxtatestro,
Ni estas unu.
Homo.
septembro, 2002
Kopirajto 2002, de Steven K. SMITH
cxiuj rajtoj rezervitas
Copyright 2002 by Steven K. Smith
All rights reserved